Gregoria Misio

Aŭgusteno dum prediko al la reĝo Etelberto kaj liaj nobeloj.

La Gregoria misio, ankaŭ alnomata Aŭgustena misio:p. 17, estis misiista entrepreno sendita de Papo Gregorio la Granda al la anglosaksoj en 596 p.K. Estrita de Aŭgusteno de Canterbury, ĝi celis konverti tiun popolon al Kristanismo:p. 50. Kiam la lasta misiisto forpasis, la grupo jam estis sukcesinta enkonduki la Kristanismon sude de Britio.

Kiam la Roma Imperio reprenis siajn legiojn de la provinco de Britanio en 410 p.K., partoj de la insulo jam estis koloniigitaj de paganaj germanaj triboj, kiuj, fine de tiu jarcento, ŝajne jam kontrolis Kenton kaj aliajn apudmarajn regionojn. Fine de la jarcento VI p.K., la Papo Gregorio sendis grupojn de misiistoj al Kent por konverti la reĝon Etelberto, kies edzino, Berta de Kent, estis franca princino fervore kristana. Aŭgusteno estis la prelato de la monaĥejo de la Papo en Romo, kaj Papo Gregorio pretigis la vojon al la misio petante la helpon de la francaj nobeluloj - kristanoj - tra la vojo de Aŭgusteno.

En 597 p.K., la kvardek misiistoj alvenis al Kent kaj ricevis la permeson de Etelberto por prediki libere en la ĉefurbo Canterbury. Post nelonge la misiistoj sukcesis skribi al Papo Gregorio rakontante al li siajn bonajn rezultojn kaj la konvertiĝojn kiuj tie estis okazantaj. Dua grupo de monaĥoj kaj pastroj estis sendita en 601 p.K, alportante librojn kaj aliajn materialojn por helpi en tiu entrepreno. La preciza dato de la konvertiĝo de Etelberto estas nekonata, sed oni scias, ke okazis antaŭ ol tiu jaro. Papo Gregorio intencis, ke Aŭgusteno estu la metropola episkopo de la suda parto de la Britaj Insuloj kaj donis al li aŭtoritaton super la brita sacerdotaro, kiu siavice, dum kelkaj renkontiĝoj kun Aŭgusteno, rifuzis akcepti lian estrecon.

Antaŭ ol la morto de Etelberto en 616 p.K., kelkaj aliaj episkopaj seĝoj estis starigitaj. Tamen, post lia morto, okazis rekreskiĝo de la paganismo kaj la seĝo de Londono estis forlasita. La filino de Etelberto, Etelburga, edziniĝis al Eduino, la reĝo de la nortumbrianoj, kaj, ĉirkaŭ 627 p.K., Paulinus, la episkopo kiu akompanis ŝin ĝis la norda regiono, sukcesis konverti Eduinon kaj diversaj aliaj membroj de lia nobelaro (malgraŭ gaŭlaj fontoj asertas, ke la brita kapelestro Rhun estis la konvertinto). Kiam Eduino forpasis, ĉirkaŭ 633 p.K., lia vidvino kaj Paŭlino estis altruditaj fuĝi al Kent. Malgraŭ, ke la misiistoj ne sukcesis resti en ĉiuj lokoj evangeliizitaj de ili, kiam la lasta misiisto el ili mortis, en 653 p.K., la Kristanismo jam estis radikiĝinta en Kent kaj ĉirkaŭaĵoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search